Ĵan Zamojski (1542-1605) estis pola nobelulo, magnato, reĝa sekretario, kanceliero kaj granda hetmano de la krono. Laŭ la pola historiisto Sławomir Leśniewski[1], Zamojski estis homo gvidata de la avideco. Lia konvertado el la Protestantismo al Katolikismo estis ĉefe pragmata. Dum la bataloj kaj traktatoj liaj decidoj estis influitaj subaĉetoj kaj personaj favoroj. Laŭ la historiisto, laŭmezure kiel li ascendis al la povo kaj konkeris politikan sukceson, Zamojski elmontradis siajn negativajn kvalitojn, tiaj kiaj egoismo kaj aroganteco.
Laŭ Leśniewski, Zamojski estus senkompata al tiuj kiuj estis malpli fortaj ol li. Samtempe li respektis siajn oponantojn kaj estis rigardata kiel alte inteligenta, ruza strategiisto kaj taktikisto rilate al politikaj kaj militaj aferoj, krom esti populara politika gvidanto. Li taksis la bonon de la lando tiel gravan kiel sian propran bonon, kaj kvankam li povus iĝi reĝo post venka civila milito kontraŭ la reĝo Sigismondo la 3-a, li prefere agis ene de la jurlimoj, evitante militon kiu povus detrui la landon, tiele bremsante siajn proprajn ambiciojn. Zamojski estis unu el la plej kapablaj diplomatoj kaj politikistoj el sia epoko, kaj li staras kiel ĉefa figuro en la politiko de la Pola-Litova Komunumo dum sia tuta vivo.
© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search